Ĉarma Anomali’ (“Charming Anomaly”) - ESPERANTO SONG
Вставка
- Опубліковано 23 кві 2022
- Dum malfeliĉaj tempoj, oni trovas amaraj eĉ la plej dolĉajn sentojn, sciante ke ili ne longe daŭros. (Esperanto: "In times of sadness, one finds even the sweetest feelings bitter, knowing that they will not last long.")
Download here: noiseandbells.bandcamp.com/tr...
Chords: pastebin.com/ymviiPq3
-
MELODIO 1
Jen la ĉielark’ - kiom ĝi brilas sur ĉiuj ni
Do nun mi scias ke la ŝtorm' pasis preter mi
Estas certa ver’ ke ĉio de l' aer' al Ter’
Kunas en sponta muzik' tra la monda sfer'
Ĉu tia sento plue daŭros estontecen
Aŭ ĉu matene falos tuj sur mi ree la kurten’?
Nu, mi ekmemoras tion kio min doloras
Min mokas ĝi
Kia stranga anomali’!
MELODIO 2
Pentru mian vivrakonton per multkolora farb’
Kaj poste kovru la kanvason per lignokarb’
Ies fremda nom' skribita per krajon' je l' fon'
Abandonita de longe mortinta hom'
Ĉu vi aŭskultus eĉ la sonon de mia plor’
Aŭ ĉu atendus vi momente kaj tuj kurus for?
Kvankam vi ne scias kial mi ĉielen krias
Ne diru “ĝis”
Aŭ mi dronos en la griz’
[PONTO]
MELODIO 3
Jen la ĉielarko kaŝiĝanta malantaŭ nub’
Kaj mia koro repleniĝas de zorg’ kaj dub’
Tiun sonĝon, dum ĝi disas en mallum’ kaj fum’
Sursrkibas Dio per Lia sadisma plum’
Ho, kara mia, kun mi restu momenton plu
Mi ne transvivos pluan tagon en tia vaku’
Nu, mi ekkomprenas kial mi ankoraŭ penas
Daŭru por mi
Mia ĉarma anomali'
I can't believe that i never bothered to check the Esperanto songs before
they're so good!!
Bela kanto, dankon ☺️
wow! didnt expect a song in esperanto!
Well, it's one of the most popular conlangs 😉
I think that Esperanto is even the conlang to have the most of songs in it ☺️
@@amadeosendiulo2137 Tutcerte
Kial ne? ĉiuj kantas en Esperanto!
@@Claudia-qg6dm she used to sung primarily in lojban, that's why
@@pablomorralla3256 ha, bonege!
mi tre ŝatas la kanton
Ĉi tiu kanto estas tre bela! Mi vere ŝatas ĝin
Tre bela kaj sentoplena kanto. Dankon.
mi lernas esperanton kaj mi ne scias la kantotekstojn sed mi tre ŝatas ĉi tiun kanton (pardonu ĉar mia malbona esperanto)
Mi konas tiun kanton parkere!
Ĉi tiu estas tre bela! Mi volas danki vin, ĉar mi ĉiam serĉas pliajn Esperantajn kantojn, sed ĝi estas malfacila.
Ankaŭ bela signifo!
dankon pro la kanto
ĉi tio estas ĉarma kanto. dankon por via donado al homaro
Mi tre ŝatis kiel sonas ĉi kanto! Tiel trankviliga.
beautiful song
Thank you!! I'm very glad you enjoyed it :)
@@NoiseAndBells thanks to you! Esperanto sounds really nice :)
Ooooo mi amas ĝi :3 tio estat plej bonan kanton ^^ kaj....pardonu por mia malbona esperanton xD sed mi amas via muziko
Dankon pro la afablaj vortoj! Mi feliĉas ke mia kanteto plaĉas al vi :)
MDR via esperanto estas tre bona! mia esperanto estas TRE unĉo
@@NoiseAndBells ĉu vi estas la kantisto?
Interesa kanto, salutoj de Serbio!
Saluton tie, mia amiko de Serbio! Kiel vi fartas? Salutoj de Kanado! PAĈO❤️
Very nice song, beautifully done!
Jes, tre bela kanto!Dankon al vi!
Chi tiu bela kanzono portas min al belaj memoroj de mia knaba vivo. Mi ofte aûdas kaj kantas ghin!
Owl city vibes
A little bit yeah! I do enjoy some Owl City
Ho ve! Kial mi nur nun aŭdas pri tiu ĉi kanto kaj tiu ĉi kanalo! Gratulon, la kompono kaj prezento estas kaj spritaj kaj animspronaj! Mi aldonas la kanton al la listo: "Kantoj por lernigi al vi Esperanton" Pli da, mi petas!
Dankegon!! Vi estas preskaŭ tro afabla. Kaj mi havas bonan novaĵon por vi koncerne la sekvan kanton :)
@@NoiseAndBells Certe ne, mi ne laŭdas tiun, kiu laŭdon ne meritas. :D Mi ŝategas ankaŭ vian trilingvan kristnaskan kanton kaj viajn tokiponajn kantojn. Ĉu mi rajtus fari koverto-versiojn de viaj kantoj (kun plena kredito!)? Pri la loĵbanaĵoj, mi nur komencas spekti iom-post-iome, ĉar mi neniom konas de Loĵbano. La sono de ĝi en viaj videoblogaĵoj estas bela.
Sentoplena kanto, tre bela!😀🤠🌞❤
Ĉi tiu estas la plej bela Esperanta kanto, kiun mi iam aŭdis. Via plej bona kanto iam ajn. Mia opinio. (Pardonu mian malbonan Esperanton)
Miaopinie Viaj esperantaj kantoj estas tre bonaj. Domaĝe, ke vi havas tiom malmultajn kantojn En Esperanto. Mi ŝatus havi pli da kantoj sur ĝi.
Ne, vere, viaj kantoj estas veraj artaĵoj.
Mi tute konsentas kun vi!
Konsentis!
ודרך אגב, אני לומד עברית!
Jes ja, vere interesa kaj bela....
Tre bela. Mi amas gin
kalama musi ni li suwi a!
Belega kanto!!!!🤟
Ĉu vortoj povas esti tranĉitaj en Esperanto?
En poezio kaj tiel plu, oni povas forigi la finan vokalon de nominativaj substantivoj por konservi silabojn. Tiuokaze oni skribas apostrofon anstataŭ o, ekz.: cielark' :)
Belega kanto!
Bonas
Via kanalo estas tre subtaksita!
Bonega!
Bela kanto, ĉu ĝi estas alŝutita en Spotify?
❤️❤️❤️
vi faros pli kantoj en la esperanto?
Jes, laŭeble :)
@@NoiseAndBells dankon! mi tre ŝatas ĉi tio kanton!
could i get the chords?
Link is in the video description :)
thanks!!!!!
I love this. You should do a song in toki ma
Mi ankoraŭ ne aŭdis tiun lingvon.
I haven't heard that language yet.
@@amadeosendiulo2137 It's a language based on toki pona, but more suited for an auxlang.
@@aaronspeedy7780 Yes, I know, I've heard *about* it but I've never heard *it*
"Survive" estas "postvivi", ne "transvivi"
"Transvivi" estas konata sinonimo de "postvivi". Eble surprizus vin ke pluraj vortoj povas esprimi la saman ideon :)
www.reta-vortaro.de/revo/dlg/index-2g.html#viv.trans0i
@@NoiseAndBells transvivi neniel surprizas min, kio surprizis min estis la mallongigo de la historia spontanea, jam kutime uzata kiel spontana, al sponta. xD
Ankaŭ mi lernas pri "sponta" de tiu ĉi kanto!
Saluton@@AlenaFenomena !
mi multe ŝamas ĉi-kanto!