#VK23
Вставка
- Опубліковано 8 лют 2025
- Komence de la jaro UEAviva re-spektigas la enhavojn de la pasintaj Virtualaj Kongresoi (VK). Tiu ĉi prelego estis de la 4-a VK, okazinta en novembro 2023. La VK-oj estas servo de UEA por la individuaj membroj, kiuj al ĝi povas aliĝi senpage. Subtenu la laboron de UEA per aliĝo: uea.org/aligho...
Tiu ĉi video estas registro de la prezento de la preparoj por la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), tiam okazonta. UEAviva aperigas ĝin arkivocele.
Ekde la okazigo de la unua UK en 1905, jam okazis 86 UK-oj en Eŭropo, 8 en Azio, pli ol 6 en Norda kaj Suda Ameriko, 1 en Oceanio, sed neniam estis okazinta tia grava eventonen la bela kontinento Afriko malgraŭ tio, ke la kontinento havas viglan, junecan kaj entuziasman movadon. Jam tempo estis por alproksimigi UEA-an movadon en Afriko kun la tutmonda Esperantistaro: Man-al-mane kun la strategiaj prioritatoj de UEA pri tutmondigo kaj universaleco, aldone al kapabligo kaj fortigo de nia movado plenumis estrarajn decidojn en 2017, ke UEA celis organizi UK-on en Afriko ne pli malfrue ol en 2024. En 2021 UEA esprimis la deziron kongresi en Afriko en 2024 kaj en 2022 UEA aprobis la Tanzanian landan asocion (EATA). Tanzanio estis la ĝusta kongreslando pro klimata vidpunkto, sekureco, turismaj allogaĵoj, transporto, hoteloi, kongresejo, ripozejoj kaj fortaj esperantaj movadoj. Ni bonvenigas vin al la planoj de la 109-a UK, kiu certe kreis bonan memoron en nia esperanta kaj socia vivo. Fernando Maia kiel vicprezidanto de UEA kun Jeremie Sabiyumva kiel estrarano pri Afriko kungvidis la laborojn kun la Kongresa Fako de UEA kaj afrikaj esperantistoj, subtene de la Estraro de UEA kaj la Centra Oficejo.