Space Oddity (Esperanto version)
Вставка
- Опубліковано 11 лют 2025
- Esperanto Version by Alejandro Cossavella / Versio en Esperanto far Ale Cossavella.
"Space Oddity" estas kanto skribita kaj interpretita de David Bowie kaj publikigita en 1969. Ĝi parolas pri la elteriĝo kaj kosma vojaĝo de Majoro Tom, fikcia astronaŭto.
Frukto de internacia kunlaboro inter la artistoj Alejandro Cossavella kaj Rogener Pavinski, naskiĝis ĉi tiu versio en Esperanto kaj la muzikvideo filmita en la Bienlernejo Bona Espero en januaro, 2018.
Spaca Strangaĵo!
Terkontrol', Majoro Tom
Terkontrol', Majoro Tom
Prenu la pilolojn kaj la kaskon metu jam
Terkontrol', majoro tom
Ekŝaltiĝos la motor'
Jen la sparko kaj ke dio benu vin
Jenas terkontrol' Majoro Tom
Sukcesa estis vi
Kaj la tuta mondo vin admiras nun
Jam alvenis la momento por elir'
Jen Majoro Tom al terkontrol'
Mi paŝas tra la pord'
Kaj mi flosas en plej stranga manier'
Tre ŝanĝiĝis ja la steloj kaj la ter'
Jen mi sidiĝas sur ladŝipo
Alte sur la mond'
Blua estas ter', tute ne ŝanĝebla ver'
Eĉ se malproksime ŝvebas mi
Tre pace flugas for'
Kaj la ŝip' iras laŭ sia propra vol'
Diru al mia edzin' ke mi ege amas ŝin
Terkontrol, majoro Tom
Kontakton perdis ni kun vi
Ĉu vi aŭdas Majoro Tom? (x3)
Filmita en la bieno Bona Espero en Alto Paraíso/GO, Brazilo.
Kantis kaj aktoris: Alejandro Cossavella
Filmis kaj muntis: Rogener Pavinski
Gravação e masterização de áudio - Júnior Tana - Estúdio Artemísia - Alto Paraíso de Goiás