#VK23
Вставка
- Опубліковано 8 лют 2025
- Komence de la jaro UEAviva re-spektigas la enhavojn de la pasintaj Virtualaj Kongresoj (VK). Tiu ĉi prelego estis de la 4-a VK, okazinta en novembro 2023. La VK-oj estas servo de UEA por la individuaj membroj, kiuj al ĝi povas aliĝi senpage. Subtenu la laboron de UEA per aliĝo: uea.org/aligho...
Preleganto: Miĥaelo Bento
Kiam oni parolas pri la historio de Esperanto en Brazilo, plej ofte oni komencas de 1906, la jaro en kiu aperis la unuaj Esperanto-kluboj. Tamen ekzistas eĉ pli fruaj spuroj de Esperanto en Brazilo, kiuj, kvankam malmultaj, estas esplorindaj. En ĉi tiu prelego Bento prezentos tiujn spurojn - interalie li parolas pri la unuaj informoj aperintaj en ĵurnaloj, la venoj de Rudolfs Libeks kaj Francisko Valdomiro Lorenz kaj la (ŝajne) unua artikolo pri Esperanto publikigita en Brazilo, germanlingve verkita de Arno Philipp en 1897, kiun oni plurfoje menciis, sed kies enhavon li nur kelkajn monatojn antaŭ la prelego retrovis.